Poznań

TWÓJ KOSZYK

Koszyk jest pusty

ksiazka tytuł: Aline autor: Ramuz Charles Ferdinand
DOSTAWA WYŁĄCZNIE NA TERYTORIUM POLSKI

FORMY I KOSZTY DOSTAWY
• 0,00 zł
• 0,00 zł
• 9,50 zł
• 12,50 zł
• 0,00 zł
• Od 9,90 zł
• Od 11,00 zł
• 0,00 zł
• Od 6,90
• Od 9,90

Aline

Rakonto
Wersja papierowa
ISBN: 978-23-696-0028-2
Tłumaczenie: de Saussure René
Format: 14.8x21.0cm
Liczba stron: 144
Wydanie: 2015 r.
Język: esperanto

Dostępność: dostępny
56,50 zł

Antaŭparolo:

Simpla hazardo enmanigis al mi fotokopion de Esperanta libro delonge jam ne renkontebla en Esperantujo, de tiu frua rakonto de la granda franclingva svisa verkisto, kiu aperis franclingve en 1905 kaj en Esperanto en 1911. La traduko estas de René de Saussure, kiu en la jaroj de la Ido-skismo, per siaj klarigoj pri la Esperanta gramatiko kaj precipe pri ties logiko de vortfarado, ege helpis Esperanton superi tiun krizon.

Kvankam lia lingvaĵo estas ĝenerale «klasika» Esperanto, kiu apenaŭ devias de la «ĝenerala» lingvouzo, estas interese vidi kiel li mem aplikas siajn lingvajn ideojn en traduko el sia gepatra lingvo, en la sama periodo en kiu li verkis gravan analizon de Esperanta vortfarado, kadre de konkurso, por la Akademio de Esperanto. Kelkloke mi atentigas la leganton pied- aŭ fin-note pri interesa lingva detalo.

«La Revuo» skribis: «Eleganta traduko de bone elektita Verko … Vero de la personoj … akurateco de la naturaj priskriboj.»

Sed la verko mem meritas plene nian atenton. En 1904, jaron antaŭ la apero de «Aline», Ramuz skribis:

«Ekzistas nur du interesaj aferoj: amo kaj morto». Ĝuste en tiu ĉi rakonto ni troviĝas plej profunde meze de ambaŭ. Kaj liaj herooj estas simplaj homoj de la kamparo, kies simpla lingvaĵo spegulas la animstaton de la personoj. Samjare li skribas en sian taglibron: «Mi surscenigas kamparanojn, ĉar en ili mi trovas la naturon en ĝia plej pura stato kaj ĉar ili estas tute ĉirkaŭataj de ĉielo, de paŝtejoj kaj de arbaroj.« (Taglibro 1904)

Mo donu la parolon al Gilbert Guisan, kiu bone esprimis la econ ankaŭ de tiu ĉi verko de Ramuz:

«Rousseau fine metis la feliĉon en la nuran kaj puran 'ekzisto-senton' - diluon de la mio en revado kaj en universaleco; Ramuz volas ĝin en la partopreno, - per la renkontiĝo kun kelkaj homoj kiuj ne estas esceptaj, sed havas aventurojn komunajn al ĉiuj. Tiu partopreno, aŭtenta kaj profunda, transdoniĝas per la virto de stilo kiu, celante ne restarigi ĝin mem, sed ĝian objekton, renovigas ĝin komplete en la persono de la leganto, - kio estas la tipe poezia operacio. Traktante la lingvon kiel materialon kiu meteiĝas kaj supermetiĝas, kiu tajliĝas kaj fasoniĝas, stakiĝas al formoj kaj ritmoj, la verko de Ramuz partoprenas la realon kaj per tio gajnas objektivecon, kiu ŝirmos ĝin ankaŭ kontraŭ maljuniĝo.'

Ĝuste al tio helpu tiu ĉi reeldono. Bonan legadon!

Vilhelmo Lutermano.

Newsletter

Newsletter
Zapisz Wypisz

Klikając "Zapisz" zgadzasz się na przesyłanie na udostępniony adres e-mail informacji handlowych, tj. zwłaszcza o ofertach, promocjach w formie dedykowanego newslettera.

Płatności

Kanały płatności

Księgarnia PWN Poznań akceptuje płatności:

• płatność elektroniczna eCard (karta płatnicza, ePrzelew)
• za pobraniem - przy odbiorze przesyłki należność pobiera listonosz lub kurier